La
10-an de decembro, en la nomo de la china registaro, Zhang Yesui,
ghia vicministro de eksteraj aferoj, subskribis la Konvencion de
UN kontrau Korupto en la altranga politika konferenco okazigita
en Meksiko.
Zhang
diris, ke la china registaro estas firma kontrau korupto kaj ghia
starpunkto klara en internacia kunlaboro kontrau korupto. Chinio
volas fari penadon kune kun la internacia socio por krei bonan medion
cele akceli la ekonomi-socian disvolvighon de Chinio kaj la tuta
mondo kaj fari sian kontribuon al progreso de la homa civilizacio.
La
Konvencio de UN kontrau Korupto estis aprobita de la 58-a Ghenerala
Asembleo de UN, la 31-an de oktobro. La china registaro partoprenis
la tutan procezon de la intertraktado kaj faris pozitivajn proponojn
al naskigho de la konvencio.
|