Unua-pagho >> Aktualajhoj


900 milionojn da juanoj por katastrofitaj chinoj en vintro

    La 11-an de decembro respondeculo de la Ministerio de Financo de Chinio publikigis, ke la ministerio asignos 900 milionojn da juanoj por helpi la katastrofitajn loghantojn en solvo de la problemoj pri nutrajhoj kaj loghdomoj en vintro.

    Krom tio la ministerio asignos ankau 60 milionojn da juanoj por dom-riparado kaj rekonstruado de la katastrofitaj loghantoj en Gansu, Yunnan, Xinjiang kaj la Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso.

    La ministerio elspezis entute 4.05 miliardojn da juanoj en 2003 por solvi malfacilojn de la loghantoj trafitaj de grandaj naturaj katastrofoj, je 1.55 miliardoj da juanoj pli multe ol en 2002.