La 15-an de decembro inaugurighis la Dua
Ministra Konferenco de la China-Afrika Kunlabora Forumo en Addis
Abeba, Etiopio. La konferencon cheestas reprezentantoj de Chinio
kaj 44 afrikaj landoj por kune diskuti pri novaj penslinioj kaj
rimedoj koncerne la intelektajn richfontojn, agrikulturon, konstruadon
de fundamentaj instalajhoj, investadon, komercadon kaj aliajn gravajn
aferojn kaj daurigi la kunlaboradon.
La
inauguron cheestas china chefministro Wen Jiabao, shtataj gvidantoj
de pli ol dek afrikaj landoj, ministroj de eksteraj aferoj kaj internacia
komerco de Chinio kaj afrikaj landoj kaj respondeculoj de iuj internaciaj
kaj regionaj organizoj. Wen Jiabao faris gravan paroladon titolitan
"Daurigi kaj disvolvi la kunlaboron kaj chiuflanke akceli la
china-afrikan amikecan kunlaboron".
La
forumo estas fondita por akceli la kunlaboron inter Chinio kaj afrikaj
landoj. Ghi estas kreajho en la diplomatia historio de la nova Chinio
kaj ankau en la historio de la interrilatoj inter Chinio kaj afrikaj
landoj.
En 2000 en Pekino okazis la Unua Ministra Konferenco de la China-Afrika
Kunlabora Forumo, kiu aprobis "Pekinan Deklaracion" kaj
"Programon pri Ekonomi-socia Disvolvo kaj Kunlaboro inter Chinio
kaj Afriko" kaj naskighis nova framo por transjarcenta disvolvigho
de la china-afrikaj rilatoj. La chi-foja konferenco plene montros
la trajtojn de la kunlaboro kaj aktivado, serioze rememorante la
praktikadon de la "Pekina Deklaracio" kaj "Programo
pri Ekonomi-socia Disvolvo kaj Kunlaboro inter Chinio kaj Afriko".
Ghi diskutos kaj aprobos "Agadplanon de China-Afrika Kunlabora
Forumo, Addis Abeba, por 2004-2006" kaj decidos la konkretan
planon pri reciproka utilo kaj kunlaboro inter Chinio kaj Afriko
en la venontaj 3 jaroj.
|