Unua-pagho >> Aktualajhoj


Hu Jintao kaj Bush interparolis telefone

    La 20-an de decembro, china prezidanto Hu Jintao interparolis telefone kun usona prezidanto George W. Bush.

    La du shtatchefoj intershanghis opiniojn pri la china-usonaj interrilatoj kaj aliaj aferoj interesantaj la du flankojn kaj alte taksis la sukcesan viziton al Usono fare de china chefministro Wen Jiabao.

    George W. Bush esprimis la opinion de la usona registaro pri la nuna situacio de Irako kaj volis intime komunikighi kun Chinio pri tiu problemo. Li alte taksis la pozitivan rolon de Chinio en paca solvo de la nuklea problemo sur la Korea Duoninsulo kaj reasertis, ke Usono persistos en paca solvo de tiu problemo.

    Hu Jintao diris, ke la iraka situacio ekhavis novan disvolvighon kaj li deziras, ke tio estu utila al la paco kaj trankvilo de Irako. La china registaro volas interkomunikighi kaj akordighi kun koncernaj flankoj pri la rekonstruado de Irako. Koncerne la nuklean problemon de la Korea Duoninsulo, Hu esperis, ke la sennukleigo devos esti realigita per metodo akceptebla por chiuj flankoj kaj Chinio daure interkomunikighos kun chiuj flankoj, por ke la dua intertraktado kiel eble plej baldau okazu en Pekino kaj akiru pozitivan rezulton.

    Hu Jintao estis ghoja, ke Bush reasertis antau nelonge, ke Usono daure tenos la principon pri unu Chinio, observos la tri komunajn komunikilojn de Chinio kaj Usono, oponos kontrau sendependigho de Taiwan kaj malshatos la vortojn kaj agojn de la Taiwan-aj autoritatoj celantajn shanghi la pozicion de Taiwan. Hu diris, ke la china registaro volas per grandaj sincereco kaj penado realigi la pacan solvon de la problemo Taiwan, sed neniel toleros ghian sendependighon. George W. Bush diris, ke la usona registaro tenas klaran starpunkton pri la problemo de Taiwan kaj oponas kontrau solflanka shangho de la nuna stato de Taiwan.