Je
la 24-a de junio la Monda San-Organizo nuligis la turisman averton
al Pekino kaj elstrekis la nomon de Pekino el la listo de epidemiaj
regionoj, post tio la china turismo eniris en revigligan periodon.
En la lastaj tagoj la Pekina Turisma Buroo publikigis serion da
rimedoj por revigligi la turisman merkaton.
Jen
la rimedoj:
- Donaci la turisman
memorajhon kaj propagandilon. La Pekina Turisma Buroo dissendis
entute 80 mil manlibrojn "For de SARS -- Sana Vojagho en
Pekino" en 4 lingvoj, nome la china, angla, japana kaj korea,
kaj la unuaj 100 mil alilandaj turistoj venintaj en Chinion ekde
la 26-a de junio ricevos donacajhon.
- Ghuigi specialajn
turismajn programerojn. En turismaj lokoj oni aranghos turismajn
programerojn rigardindajn.
- Por danki la turistojn
el aliaj landoj, ekde la 4-a de julio je 18:30 de chiu vendredo
la turisma buroo regalos la unuajn 1500 turistojn en grupo al
Pekino en la Popola Halo, kie Chinio okazigas gravan aktivadon.
- De la 26-a de junio
ghis la 31-a de augusto turismaj lokoj de Pekino havigas favor-prezajn
biletojn.
- De la 18-a ghis la
25-a de oktobro okazos la 6-a Pekina Internacia Turisma Festivalo.
- La buroo okazigos
kunvenon en februaro de 2004 por laudi alilandajn turismajn servojn,
kiuj faras elstaran kontribuon por turismo de Pekino en 2003.
|