|   
                  La 23-an de decembro, 2003, la Informa Oficejo 
              sub la Shtata Konsilantaro de Chinio publikigis blankan libron, 
              titolitan "La China Politiko pri Mineralaj Richfontoj", 
              en kiu la china registaro montras, ke Chinio kontentigos la bezonon 
              de la moderniga konstruado chefe per disvolvo de siaj propraj mineralaj 
              richfontoj, kaj substrekas, ke Chinio alte taksas dauran disvolvon 
              kaj racian utiligon de mineralaj richfontoj kaj intensigas sian 
              pordmalfermon kaj kunlaboron kun aliaj landoj pri prospektorado 
              kaj ekspluato de mineralaj richfontoj.      Tio 
              estas la unua blanka libro de Chinio pri ghia politiko pri mineralaj 
              richfontoj. La plena teksto havas entute 12.5 mil ideogramojn, el 
              7 partoj, t.e. antauparolo, la nuna stato de prospektorado de mineralaj 
              richfontoj, celo kaj principo de ilia protekto kaj racia utiligo, 
              plialtigo de la kapablo de liverado de enlandaj mineralaj richfontoj, 
              plilarghigo de pordmalfermo kaj kunlaboro kun aliaj landoj pri disvolvo 
              de prifosado de mineralaj richfontoj, realigo de harmonia disvolvigho 
              de minerala ekspluato kaj media protektado, kaj intensigo de administrado 
              de mineralaj richfontoj.     La 
              libro diras, ke en la 50 jaroj post fondigho de la nova Chinio la 
              prospektorado de mineralaj richfontoj akiris grandan sukceson, konis 
              amason da minajhoj kaj konstruis kompare kompletan sistemon pri 
              livero de mineralaj varoj, kio donis gravan garantion por rapida 
              kaj sana disvolvigho de la china ekonomio. Nun pli ol 92% de la 
              unufojaj energioj, 80% de la industriaj krudmaterialoj kaj 70% de 
              la agrikulturaj produktaj rimedoj devenas de la mineralaj richfontoj.     La 
              libro konigas, ke Chinio jam malkovris 171 specojn da mineralaj 
              richfontoj, konis rezervokvanton de 158 el ili, el kiuj estas 10 
              specoj da energioj, kiaj nafto, natura gaso, karbo, uranio kaj tervarmo, 
              kaj 54 specoj da metaloj, kiaj fero, mangano, kupro, aluminio, plumbo 
              kaj zinko, kaj 91 specoj da nemetaloj, kiaj grafito, fosforo, sulfuro 
              kaj kalio, kaj ankau subteran akvon kaj mineralan akvon. Ili trovighas 
              en 18 mil lokoj, el kiuj 7 mil lokoj taugas por konstrui grandajn 
              kaj mezgrandajn minejojn.     La 
              libro emfazas, ke la china registaro kuraghigas prospektoradon de 
              la minajhoj, bezonataj de la merkato, kaj samtempe enkondukas alilandajn 
              kapitalojn kaj teknikojn por ekspluatado de enlandaj minajhoj kaj 
              utiligo de la internacia merkato kaj alilandaj minajhoj kaj konduko 
              de la chinaj minajhoj kaj minaj varoj en la internacian merkaton, 
              kio estas grava politiko de Chinio.     La 
              libro diras ankau, ke Chinio prenas dauran disvolvighon kiel la 
              shtatan strategion kaj protekton de siaj richfontoj kiel gravan 
              enhavon de la strategio pri daura disvolvigho.   |