|  
               
                   Antau 
              kelkaj tagoj s-ro Yu Guangzhou, vicministro de komerco de Chinio, 
              diris, ke de 2001, kiam Chinio alighis al la Monda Komerca Organizo 
              (MKO), aktive plenumas siajn promesojn faritajn che sia aligho al 
              MKO kaj multe larghigis sian malfermon. 
                Li 
              diris, ke nun la ghenerala china dogano jam falis ghis 11% kaj Chinio 
              malfermis Shanhajon, Shenzhen kaj aliajn 11 urbojn al alilandaj 
              bankoj por operacioj de la china mono RMB kaj sankciis 9 alilandajn 
              asekur-kompaniojn, por ke ili fondu sian establajhon en Chinio. 
              La china registaro malfermis ankau telekomunikan, ocean-transportan 
              kaj aliajn entreprenojn. Samtempe kun tio Chinio plirapidigis siajn 
              pashojn en duflankaj ekonomi-komercaj rilatoj. En 2003 la komercaj 
              valoroj de Chinio kun Usono, Japanio kaj Europa Unio chiuj superis 
              100 miliardojn da usonaj dolaroj. 
                Yu 
              diris, ke en la estonteco Chinio daure perfektigos la politikojn 
              enkonduki alilandajn kapitalojn, por ke pli da alilandaj kapitaloj 
              estu investitaj en Chinio, kaj kuraghigos, ke la translandaj kompanioj 
              transloku sian regionan chefoficejon al Chinio, kaj krom tio Chinio 
              daure perfektigos la koncernajn leghojn kaj regulojn rilatajn al 
              ekstera komerco kaj daure levos sian nivelon de servado. 
              
             |