Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio okupos la 4-an lokon lau la totala importa kaj eksporta valoro

    En 2003 la eksporta valoro de Chinio atingos 430 miliardojn da usonaj dolaroj kaj la importa -- 410 miliardojn. Per sia totala importa kaj eksporta valoro (840 miliardoj da usonaj dolaroj, je 35% pli multe ol tiu de 2002) Chinio okupos la kvaran lokon en la mondo tiurilate. En la unuaj 11 monatoj de 2003 ghi jam uzis alilandajn kapitalojn je 47.2 miliardoj da usonaj dolaroj kaj tiurilate la totala sumo de 2003 estos egala au iom pli granda ol tiu en la pasinta jaro.

     En 2003 la politika situacio en Chinio estas stabila, la ekonomio kreskis rapide, pli kaj pli bonighis la merkata stato; plimultighis la bezono en la internacia merkato kaj pligrandighis la amplekso de la enlanda merkato kaj chio chi tio metis solidan bazon por kresko de la importo kaj eksporto; pli evidentighis la pozitiva influo de la Monda Komerca Organizo al la china komerco kaj formighis pli kaj pli da novaj tendencoj de ekonomia disvolvigho kaj daure mallevighis la dogan-tarifo, kaj nedoganaj rimedoj. Chio chi tio forte akcelis la rapidan kreskon de la importo kaj eksporto de Chinio.