Unua-pagho >> Aktualajhoj


La cheftero de Chinio kaj Hongkong kune ghuos doganajn informojn pri fermo kaj ekzameno

    En la 29-a de decembro 2003 s-ro Gong Zheng, vicestro de la Ghenerala Doganejo de Chinio, konigis en la gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro de Chinio pri la interhelpo de la cheftero de Chinio kaj Hongkong kaj reciproka oportunigo de komerco. Kaj samtempe li informis, ke lastatempe la cheftero de Chinio kaj Hongkong kune faris "Listo de importataj kaj eksportataj varoj surtere transportataj de la cheftero de Chinio kaj Hongkong", kaj en la 1-a de januaro de 2004 la cheftero de Chinio kaj Hongkong samtempe ekuzos tian liston.

    La unueca "Listo de importataj kaj eksportataj varoj surtere transportataj de la cheftero de Chinio kaj Hongkong" estis farita el la malnovaj versioj de listoj de importataj kaj eksportataj varoj surtere transportataj de la cheftero de Chinio kaj Hongkong. En ghi trovighas 39 eroj, 26 el ili estas komune uzataj, 9 por la cheftero de Chinio kaj 4 por Hongkong.

    Gong Zheng diris, ke la komuna kono de la cheftero de Chinio kaj Hongkong pri komuna informo de fermo kaj ekzameno estas: konfirmita listo kun verda stampo ne bezonas ekzamenon de alia flanko. Ekde la 1-a de januaro de 2004 la cheftero de Chinio ne ekzamenos la liston de alkoholajho kaj cigaredo el Hongkong kun verda stampo de doganejo de Hongkong. Kaj sammaniere inverse.