Lastatempe
la 3-a kunveno de la Konstanta Komitato de la 10-a Tutlanda Popola
Kongreso de Chinio aprobis "Leghon pri Identiga Karto de Civitanoj
de la China Popola Respubliko", kiu anstatauis la rilatajn
regulojn aprobitajn en 1985. Tio estas grava pasho, ke la legho
de Chinio protektas privatajn informojn kaj rajtojn de civitanoj.
La legho ellaborita por anstataui la antauajn regulojn altigas funkcion
de la legho de Chinio kaj metas bazon, ke Chinio uzu saman metodon
de administrado de loghantoj kiel tiu de la internacia socio.
Por respekti kaj protekti rajtojn de siaj civitanoj Chinio prezentos
novtipan identigan karton, kiu alprenas teknikon de nekontakta dighita
IC-karto konservi diversajn informojn. Oni povas rapide kaj flekseble
uzi ghin.
|