Pekino
akceptis la unuan alilandan turisman grupon la 30-an de junio post
nuligo de turisma averto al Pekino kaj elstreko de la nomo de Pekino
el la listo de epidemiaj regionoj. La pekina registaro kaj turisma
buroo kune okazigis solenan bonvenigan ceremonion en la flughaveno.
La grupo konsistas el 60 reprezentantoj de turismaj agentejoj, aviadaj
kompanioj kaj gazetaraj departementoj. Ili celas esplori turisman
situacion de Pekino. La urbo akceptos ilin kiel honorajn gastojn,
ekz. okazigi bonvenigan ceremonion kaj audiencon de gvidantoj de
la pekina registaro kaj fari al ili donacon kaj propagandon en gazetaro.
Lastatempe
Bangladesho, Sri-Lanko, Afganio, Namibio, Svisio, Austrio, Svedio,
Danio kaj Finnlando nuligis limigajn rimedojn por chinoj che dogano.
|