La
1-an de julio malfermighis en Shanhajo la unua pagata dighita televida
kanalo de Chinio. Paginte oni povas rigardi ghian programon "Inter
la chielo kaj la tero". En la unua periodo la kanalo kolektis
20 mil konsumantojn.
"Inter la chielo kaj la tero" tuttage dissendas informojn
pri leghoj, kiuj enhavas kurantajn aferojn, raportojn pri okazajhoj
kaj aliajn, ekz. "Raporto pri policaj aferoj", "Talentaj
juraj medicinistoj", "Analizo de jughafero" kaj "Orienta
alarm-telefonio 110".
Shanhajo estas inter la unuaj urboj provuzantaj dighitan kablan
televidon en Chinio. La konsumantoj devas instali en la hejmo ricevilon
de pagata dighita televido.
|