La
3-an de julio Chinio unuafoje ekprovis efiksharghan sistemon de
du satelitoj por spaco, kunlaborante kun la Europa Spaca Buroo (ESB).
La Spaca Centro de la China Akademio de Sciencoj uzos 5 spacsondilojn
liveritajn de ESB kaj ceterajn instrumentojn faritajn de Chinio
mem. En la venontaj tagoj sciencistoj de Chinio kaj Europo faros
provadon per la sondiloj en simula flugado. Tio garantias sekurecon
de sondiloj kaj sukceson de scienca eksperimento post la lanchado.
La plano "du satelitoj" estis proponita de spaca fizikisto
Liu Zhenxing kaj aliaj chinaj sciencistoj. En julio de 2001 la China
Kosmonautika Buroo kaj ESB subskribis kunlaboran interkonsenton.
Unu el la du satelitoj de la plano flugos inter la suda kaj norda
polusoj, kaj la alia chirkau la ekvatoro. Ili estos lanchitaj respektive
decembre de 2003 kaj meze de 2004.
|