Unua-pagho >> Aktualajhoj


La unua china urbogrupo el 16 turismaj urboj che la delto de Yangzi-rivero starigota

    La 6-an de julio okazis en Hangzhou de Zhejiang-provinco Altnivela Forumo de 16 turismaj urboj che la delto de Yangzi-rivero. En la forumo oni subskribis "Kunlaboran Deklaracion de Turismaj Urboj che la Delto de Yangzi-rivero", kiu decidis starigi la unuan transprovincan turisman regionon de Chinio por formi turisman urbogrupon de monda nivelo.

    La forumo difinis kunlaborajn programojn kaj agadplanojn de turismaj urboj che la delto de Yangzi-rivero kaj atingis komunajn konojn por plifortigi kunlaboradon de rilataj urboj pri turismo, rearanghi kaj protekti turismajn richfontojn kaj produktajhojn, intershanghi kaj integrigi turismajn informojn kaj oportunigi rimedojn.

    La 16 turismaj urboj situas en ekonomie evoluinta regiono. Ili estas Shanhajo, Nankino, Wuxi, Changzhou, Suzhou, Nantong, Yangzhou, Zhenjiang, Hangzhou, Ningbo, Wenzhou, Shaoxing, Jiaxing, Huzhou, Zhoushan kaj Huangshan.