Lastatempe la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Chinio okazigis gazetaran
konferencon kaj proparolanto Kong Quan, reprezentante la chinan
registaron, postulis, ke Usono chesu levi rilatojn inter Usono kaj
Taiwan.
Kong
Quan diris, ke en la 3-a de julio la Usona Asocio pri Taiwan okazigis
en Taibei celebran bankedon kaj invitis al ghi famajn politikistojn
inkl. prezidanton de la Administra Chambro kaj estron de la Leghdona
Chambro. Tio malobservas la principon de la 3 komunikoj de Chinio
kaj Usono kaj rilatajn promesojn de Usono. Chinio firme oponas kontrau
tio. La china registaro postulas, ke Usono konsciu la gravecon kaj
sensivitecon de Taiwan-problemo, plenumu siajn promesojn kaj chesu
levi rilatojn inter Usono kaj Taiwan por eviti damaghon de rilatoj
kaj interesoj de Chinio kaj Usono.
|