Je
22:02 de la 10-a de junio la akvonivelo de la akvokonservejo de
la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero atingis 135 metrojn. Tio montras
antautempan plenumadon de la unuaperioda akvokonserveja konstruado
de la Tri Gorghoj.
Chi-jare
la konstruado de la Tri Gorghoj havas 3 celojn: akvokonservo, navigadomalfermo
kaj elektroproduktado. La unuaperioda konstruado de akvokonservejo,
kies akvonivelo atingis 135 metrojn, estas fundamento por plenumi
navigadomalfermon kaj elektroproduktadon. La sukceso de akvokonservado
havas 5 avantaghojn: garantii elektroproduktadon de elektrejoj de
la Tri Gorghoj; plene plibonigi navigajn kondichojn sur Yangzi-rivero;
altigi kontrauinundan kapablon en la meza kaj malsupra basenoj de
la rivero; disvolvi novajn turismajn programojn de la Tri Gorghoj;
akceli ekonomian progreson de superakvotaj regionoj.
|