Unua-pagho >> Aktualajhoj


Mauzoleoj de Ming-dinastio enskribitaj
en la Liston de Mondaj Heredajhoj

Shtonaj statuoj ambauflanke de la Dia Vojo antau Changling-mauzoleo

    En la 3-a de julio, la 27-a Sesio de la Komitato de Mondaj Heredajhoj de Unesko aprobis la decidon enskribi en la Liston de Mondaj Heredajhoj la Dek Tri Mauzoleojn de Ming-dinastio en Pekino kaj Xiaoling-mauzoleon de Ming-dinastio en Nankino de Jiangsu-provinco. Ghis nun 5 mauzoleaj areoj de Ming- kaj Qing-dinastioj estis enskribitaj en la liston.

Qingling-mauzoleo en Pekino en riparado

    La Dek Tri Mauzoleoj de Ming-dinastio situas en malgranda baseno sub Tianshou-monto en la norda antauurbo de Pekino. Tie estas mauzoleoj de 13 imperiestroj de Ming-dinastio.

Monumento kun skribo pri la meritoj de imperiestro Zhu Yuanzhang en Xiaoling-mauzoleo en Nankino

    Xiaoling-mauzoleo situas sub Zijin-monto en la orienta antauurbo de Nankino en Yangzi-delto. La mauzoleo estas por imperiestro Zhu Yuanzhang, fondinto de Ming-dinastio, kaj lia edzino Ma.

Kulta Halo de Xiaoling-mauzoleo

    La mauzoleoj de Ming- kaj Qing-dinastioj dislokighas en Pekino, Hebei-provicno kaj Jiangsu-provinco. Ili estis konstruitaj rigore konforme al hierarkio. La mauzoleoj havas surterajn kaj subterajn konstruajhojn. La granda skalo kaj subtila konstruado montris la plej altan sepultan normon de la feuda socio de Chinio.