En
la 10-a de julio publikighis en Pekino la Homar-disvolva Raporto
de 2003. Ghia temo estas "Disvolva celo por la venontaj mil
jaroj: konvencio tutmonda por elimini malrichecon". La publikiga
kunveno estas parto de la tutmonda publikiga movado en Maputo de
Mozambiko kaj Dublino de Irlando. La raporto diras, ke en la jaro
2015 realighos la promeso de gvidantoj de diversaj landoj pri redukto
de la nombro de malrichuloj. Sed por atingi tiun celon, la disvolvighantaj
landoj devas fari reformadon chiuflankan kaj la evoluintaj landoj
devas preni sur sin la respondecon plibonigi komercajn kondichojn
kaj plimultigi monhelpon al aliaj. La raporto diras ankau, ke Chinio
akiris grandan sukceson en elimino de malricheco.
Ekde 1990 la Disvolva Programo de UN chiujare komisias al grupo
de fakuloj verki la Homar-disvolvan Raporton por studi gravajn problemojn
de la mondo. Kaj eminentuloj el la kampoj akademia, politika kaj
socia formis grupon de fakuloj, kiu prezentis datenon, vidpunkton
kaj manieron de aplikado, kaj faris analizon kaj proponon por la
raporto.
|