Unua-pagho >> Aktualajhoj


Mistero de cherkoj pendigitaj che klifoj de Bingshubaojian-gorgho malkovrita

    Maje de 2003 en Zigui-gubernio de Hubei-provinco, Chinio, arkeologoj prifosis cherkojn pendigitajn che klifoj de Bingshubaojian-gorgho. Lastatempe ili plu esploris la enhavon de la cherkoj.

     La cherkoj pendas sur la klifoj ekde la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.). En la cherkoj oni trovis rarajn objektojn de Ba-nacio, ekz. lanco, spado, gravurilo, chizilo kaj lavujo el bronzo, kaj ornamajhon de spado, juvelon, vest-rubandon el desegnita katuno, tukon, sagon kaj arkon. El la eltrovajhoj la plej valoraj estas la bambua sago kaj arko de Ba-nacio en la cherko n-ro 3. La kapo kaj vosto de la sago estas lakitaj kaj chirkauvolvitaj per silkaj fadenoj kaj la arko lakitaj kaj kolore desegnitaj. La malkovro estas tre malofta en la arkeologia historio de Chinio.