La
15-an de julio Chinio duafoje sendis la sciencan ekspedicion al
Arkto. La ekspedicianoj faros sciencan esploron en 50 tagoj en Arkto,
transpasinte la Japanan Maron, Ohockan Maron, Beringan Maron kaj
Kanadan Marbasenon, kaj revenos Shanhajon en la fino de septembro.
La tasko de la ekspedicio estas koni influojn de Arkto al shanghigho
de la terglobo kaj klimata shanghigho de Arkto al tiu de Chinio.
Lau tio la ekspedicio starigos sistemon de observado de marakvo
kaj meteo de la Arkta Oceano. Programoj por esplori Arkton tushas
cirkuladon de la Arkta Oceano, intershanghon de substancoj, difuzon
kaj strukturon de marakvo, shanghighon de akvo en glacion, limon
kaj medion de atmosfero de la Arkta Oceano ktp.
La ekspedicio esploros leghon de klimata shanghigho en Arkto, analizos
influon de frosta aero al klimato de Chinio kaj konos fizikajn kauzojn
de influo de marakvo kaj marglacio al la orientazia musono kaj klimato
de Chinio.
|