Unua-pagho >> Aktualajhoj


Inaugurighis la 3-a Changchun-a
Internacia Auta Foiro

    La 15-an de julio inaugurighis en Changchun de Jilin-provinco, Chinio, la 3-a Internacia Auta Foiro.

     Kun la cheftemo "Kunghui teknologion de autoj kaj ilian merkaton la foiro celas ekspluati auto-merkaton, plialtigi auto-teknologion, analizi estontecon de autoj, antauenpushi intershanghon de informoj kaj krei verdan mondon. En la foiro oni prezentos plej avangardajn autojn kaj rilatajn teknologiojn de diversaj landoj. La foiro akcelos plenampleksan progresadon de auta industrio kaj rapidigos konstruadon de mondnivela china auta industrio. En la foiro oni aranghos pli ol 20 programojn el 6 partoj inkl. produktojn, komercojn, teknologiojn, kulturon kaj autan sporton.

     La foiro fermighos en la 22-a de julio.