Lastatempe
okazis en Hongkong de Chinio la Internacia Turisma Konferenco (ITK)
kun la temo "Internacia turisma kunlaboro en la nova situacio"
aranghita de Boao-forumo de Azio kaj la Monda Turisma Organizo.
Reprezentantoj de registaroj kaj privataj institucioj el 48 landoj
kaj regionoj subskribis "Hongkongan Deklaracion por Stimuli
Azian Turismon".
La deklaracio donas 7 promesojn: garantii sekurecon kaj interesojn
de turistoj en Azio kaj pacifikaj regionoj kaj restauri liberan
kaj komercan turismon; starigi efikan kontakton kaj interreton inter
registaroj kaj rilataj internaciaj organizoj kaj akceli efikan administradon
en riska medio; akceli kunlaboron inter registaroj de diversaj landoj
pri turismaj oportuneco kaj averto; plenumi pli vastan kunlaboron
inter registaroj kaj privataj institucioj pri turisma projektado
kaj administrado; koni gravecon de talentuloj por riska administrado
de turismo kaj restauro de rilataj projektoj; plifortigi kunlaboron
inter registaroj kaj akceli dauran kreskadon de regiona turismo
por akceli la turisman, socian kaj ekonomian disvolvighon en Azio;
garantii kunlaboron inter registaroj, privataj institucioj, internaciaj
organizoj, plansetlejoj kaj gazetaro pri sekureco kaj konsultigho.
Dum la konferenco turismaj servoj de iuj landoj kaj regionoj prezentis
turismajn programojn.
|