Je la 17-a de julio Chinio okazigis gazetaran konferencon, kiu publikigis,
ke la china enlanda produktovaloro en la unua duonjaro de 2003 atingis
5005.3 miliardojn da juanoj, je 8.2% pli multe ol en la sama periodo
de la lasta jaro. Kvankam la procentajho estas iom malpli alta ol
tiu de la unua trimestro, tamen ghi estas pli alta je 0.4% ol tiu
de la sama periodo de la lasta jaro. La primara industrio estas
je 2.7% pli alta ol tiu de la sama periodo de la pasinta jaro, la
sekundara je 11.6% kaj la terciara je 4.2%. Tio estis la rapidkreska
periodo en lastaj jaroj en Chinio.
|