 Lastatempe
chinaj geologoj trovis grandan subteran kanjonon en Shidu de Fangshan-distrikto,
Pekino.
La
kanjono longas 800 metrojn kaj konsistas el 4 grandaj grotoj. Ghi
formighis antau 6-7 milionoj da jaroj. Dum longa geologia epoko
subtera akvo erozis kaj korodis larghan fendon kaj formis tersurfacon
raran en Chinio. La kanjono povas konigi kauzojn de kreskado de
la fendo, levigho de terkrusto kaj falo de rivero. Ghi havas altan
valoron de scienca popularigo, spektado kaj scienca esplorado.
|