Unua-pagho >> Aktualajhoj


La China Ideografia Muzeo en Konstruado

    Lastatempe en Anyang de Henan-provinco oni ekkonstruis la Chinan Ideografian Muzeon kun ideogramoj sur bovaj skapoloj kaj testudaj sheloj kiel chefaj eksponajhoj. En la fino de 2003 plenumighos la konstruado.

    Por konstrui la muzeon oni investis 40 milionojn da juanoj ( 1 usona dolaro egalas 8.3 juanojn). La muzeo kun areo de 7 hektaroj havos eksponejojn por "Pratempo", "Shang-dinastio", "Okcidenta Zhou-dinastio", "Periodo de Printempo kaj Autuno kaj Periodo de Militantaj Regnoj", "Qin- kaj Han-dinastio", "Mezepoko", "Moderna Tempo" kaj "Praideografioj de Nacimalplimultoj de Chinio kaj aliaj nacioj de la Mondo". La muzeo havos ghardenon, akademian halon kaj ripozejon.

    Ideografio sur bovaj skapoloj kaj testudaj sheloj estas unu el 4 gravaj antikvaj ideografioj de la mondo kaj ununura ideografio uzata de chinoj post evoluado. Ghi elterighis en 1899 en Anyang kaj ghis nun oni trovis 160 mil bovajn skapolojn kaj testudajn shelojn kun tiaj skribajhoj.