Lastatempe
Chinio decidis konstrui che Hanyang-mauzoleo de Shanxi-provinco
subteran muzeon kun funkcioj de protektado, arkeologia prifosado
kaj eksponado de antikvaj restajhoj de Han-dinastio (206 a.K-220).
Lau
la plano la halo de la muzeo okupos 3800 kvadratajn metrojn. Oni
alprenos altteknologian metodon de apartigo de vizitantoj kaj eksponajhoj
per vitra koridoro. En la koridoro vizitantoj povos malproksime
kaj flanke rigardi la eksponajhojn de Han-dinastio kaj la prifosajhoj.
|