La
22-24-a de julio okazis en Dalian de Liaoning-provinco la 5-a Azi-Europa
Kunveno de Ministroj pri Ekonomio, kun la temo "Ekonomia situacio
de la terglobo, ekonomi-komerca kunlaboro inter Azio kaj Europo
kaj la Monda Komerca Organizo". La kunvenon cheestis pli ol
400 reprezentantoj el 26 membrolandoj, inkl. de Chinio, Japanio,
Koreio, 7 landoj de la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj, 15 landoj
de Europa Unio kaj Europa Komisiono.
Dalian
estas bela chemara urbo en nordorienta Chinio kaj havas evoluintan
ekonomion en Chinio. Oni nomas ghin "brila perlo de nordorienta
Chinio". La kunveno favoros al intershangho kaj kunlaboro inter
Dalian kaj aziaj kaj europaj landoj en ekonomio kaj komerco.
|