Lastatempe
la 605-a Esplora Instituto de la China Aviada Ministerio en Jingmen
de Hubei-provinco elfaris superlegheran hidroaeroplanon, kaj tiu
trapasis ekzamenon de la Ghenerala Aviada Administracio de Chinio.
La hidroaeroplano A2c estas la avangarda en Chinio. Ghi taugas por
diversaj medioj kaj aerodromo. Ghi havas sub si 2 flosilojn el vitroshtalo
por skii sur akvo. La hidroaeroplano longas 6.6 metrojn, larghas
11.3 metrojn, altas 3.2 metrojn kaj povas akcepti 2 personojn. Ghia
plej alta rapideco estas 118 km/ h kaj plej longa flugdistanco -
220 kilometrojn. Ghi povas esti uzata en agrikultura dissemo, insekto-ekstermo,
aviada sporto, aera turismo, aerofotado, media kontrolo, telekomuniko
kaj medicina helpo.
|