|  
                   Okazis 
              dum la 28-30 de julio en Kuala-Lumpuro, chefurbo de Malajzio, la 
              7-a Monda Chino-entreprenista Kunveno. La kunvenon partoprenis pli 
              ol 3200 chino-entreprenistoj el diversaj landoj kaj regionoj de 
              la mondo. 
                 
              La kunveno celas akceli intershanghon kaj kunlaboron inter chinaj 
              entreprenistoj de la mondo. En la inauguro de la kunveno Mahather, 
              chefministro de Malajzio, prezentis prelegon pri la cheftemo. En 
              3 tagoj la kunvenantoj diskutis pri 3 fakaj temoj, t.e. "Intelekta 
              ekonomio: celo de chino-entreprenistoj", "Tutglobigho: 
              komenco de monda ekonomio en la nova periodo" kaj "Kontribuo 
              kaj roloj de chino-entreprenistoj por monda ekonomio". 
                 
              La Monda Chino-entreprenista Kunveno estas iniciatita de Gheneralaj 
              Komercaj Chambroj por Chinio de Singapuro, Hongkongo kaj Tajlando 
              en 1991. La unuaj 6 kunvenoj okazis en Singapuro, Hongkongo de Chinio, 
              Bankoko de Tajlando, Vankuvero de Kanado, Melburno de Australio 
              kaj Nankino de Chinio. 
              
           |