Lastatempe
la Regha Madrida Futbala Klubo de Hispanio, la plej fama futbala
klubo de la mondo en la 20-a jarcento, atingis Kunming de Yunnan-provinco
kaj vizitos Chinion 2 semajnojn.
En la klubo oni kolektis 6 mondfamajn sportistojn, Zidane, Luis
Figo, Raul, Carlos, Ronaldo kaj Bekham. Ilia trejna loko estas en
Kunming kun belaj pejzaghoj kaj salubra klimato. Ilia vizito ne
nur altiris pli ol 400 vehiklojn en kaj ekster Chinio, sed ankau
multajn futbalajn fakulojn kaj fanatikulojn de diversaj lokoj de
Chinio. En la 2-a de augusto okazos en Pekino komerca matcho inter
la Regha Madrida Klubo kaj la China Draka Teamo, poste ili vizitos
aliajn aziajn landojn por komercaj matchoj.
|