Unua-pagho >> Aktualajhoj


Novaj reguloj por helpo al trampoj
kaj almozuloj praktikata en Chinio

    La 1-an de augusto Chinio oficiale ekpraktikas "Administrajn Regulojn por Trampoj kaj Almozuloj en Urboj de Chinio".

    Lau la reguloj oni senpage kaj portempe helpas trampojn kaj almozulojn en urboj de Chinio. La reguloj klare difinis la manieron, tempolimon kaj punon al kontraulegha faroj de helpatoj.

    Nun en Chinio trovighas 833 helpstacioj, kaj la laborantoj estis trejnitaj rilate koncernajn politikojn kaj laborprocedon. La stacioj liveras simplajn manghajhojn kaj loghejojn por trampoj kaj almozuloj, kaj ili ne bezonas plenumi produktan laboron.