 La
3-an de augusto solene okazis en la Pregha Halo de la Chiela Altaro,
Pekino, la ceremonio por publikigo de emblemo de la 29-aj Pekinaj
Olimpikoj. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la
Tutlanda Popola Kongreso de Chinio, kaj Hein Verbruggen, prezidanto
de la Akordiga Komisiono por la 29-aj Pekinaj Olimpikoj kune levis
la kurtenon por la emblemo.
La
emblemo prezentas artan kaj sportan trajtojn per chinaj kaligrafado
kaj sigelilo kun historio de 5000 jaroj. Ghi arte prezentas personon,
kiu kuras antauen por la sukcesoj. La desegno de la emblemo esprimas
ne nur charmon de la tradicia kulturo de Chinio, nomon de Pekino
kaj spiriton de la olimpikoj, sed ankau la belan aspiron al la olimpikoj
de la 1.3 miliardoj da chinoj kaj entuziasmon kaj sinceron de la
china popolo al la tutmondaj gastoj. Tio estas valora donaco de
la china popolo al la Olimpikaj Ludoj.
En
la ceremonio Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika
Komitato (IOK), faris televizan paroladon, kie li salutis la chinajn
registaron kaj popolon kaj montris sinceran bondeziron al ili nome
IOK. La ceremonion partoprenis 2008 personoj el diversaj rondoj
en kaj ekster Chinio.
|