Unua-pagho >> Aktualajhoj


La unua Biera Muzeo de Chinio starigita

    Antau nelonge estis finkonstruita en Qingdao la unua Biera Muzeo de Chinio per 20 milionoj da juanoj (1 usona dolaro egalas ch. 8.3 juanojn) investitaj de Qingdao-biera Kompanio Limigita.

    La muzeo konsistas el 3 partoj. En la unua parto eksponighas la 100-jara historio de Qingdao-biero kaj historiaj objektoj, fotoj, materialoj kaj bieraj specimenoj kolektitaj el Europo, Japanio kaj Chinio; la dua parto estas eksponejo de produkta cheno de biero, konstruajhoj, instalajhoj kaj laborsceno en oldaj periodoj; en la tria parto oni povas libere ghui freshajn Qingdao-bieron kun diversaj gustoj, acheti belajn memorajhojn pri biero kaj amuzi sin post la vizitado.

    La muzeo ne nur richigis kulturon de la biera industrio de Chinio sed ankau liveras novan programon por turistoj en Qingdao.