Unua-pagho >> Aktualajhoj


Naskighis nova pandido per artefarita generado

    Lastatempe naskighis en la Chengdu-a Bazo de Pandoj la unua pandidino per artefarita generado. La pandidino kun 176 gramoj nun estas sana.

    La pandoj estas raraj bestoj pro malforta generopovo. La Chengdu-a Bazo de Pandoj kun pli ol 30 hektaroj da tero havas 38 pandojn. En la bazo oni kreis artefaritan ekologian medion por natura vivado de la pandoj, kiu favoras al sinteza esploro pri generado, naskado, provento kaj kuraco de malsanoj, praktikado de rilata artefarita genero-tekniko kaj kulturo de seksardo de la pandoj. Ekde printempo de 2003 la bazo faris artefaritan ensemadon por 10 pandinoj en ilia seksarda periodo, nun gravedighis 5-6 pandoj, kies gravedeco estas ch. 160 tagoj.

    La patrino de la nove naskita pandidino nomighas Bingbing, 16-jara. Ghi jam naskis 11 idojn, inter kiuj nun 5 estas pli-ol-duon-jaraj.