Lastatempe
5 membrolandoj de la Shanhaja Kunlabora Organizo (ShKO) faris militan
ekzercadon en Ucharal, landlima urbo de orienta Kazakhstano. Tio
estas unuafoja komuna milita ekzercado kontrauterorisma kadre de
ShKO.
La
ekzercado celas plenumi "Shanhajan Konvencion pri batalo kontrau
terorismo, separatismo kaj ekstremismo"subskribitan de Chinio,
Rusio, Kazakhstano, Kirgizstano kaj Taghikistano. Lau internacia
situacio de kontrauterorisma batalo la 5 membroj de ShKO pere de
la ekzercado intershanghis spertojn en la batalo, plifortigi la
reciprokan kredon kaj kunlaboron en militado por defendi la regionan
sekurecon kaj stabilecon. Tio havas gravan signifon por levi la
kapablon en la komando kaj akordigo de la batalo kontrau la internacia
terorismo. Pli ol 1000 militistoj de la 5 membrolandoj partoprenis
la militan ekzercadon, kiu okazis respektive en Kazakhstano kaj
Chinio.
|