Lastatempe
post turnigho en la aero la unua turnebla staja ponto de Pekino
sukcese kunighis kun ambauflankaj alirpontoj, tial la kvina rondshoseo
de Pekino povas esti uzata post konstruado en 3 jaroj.
La staja ponto konsistas el chefturo, ponto, piliero kaj turbazo.
La chefturo altas 52 metrojn kaj la ponto longas 166.7 metrojn.
Super la ponto oni stabiligis 6 parojn da stajaj kabloj. La ponto
turnighas kun la piliero kiel la akso kaj kiam la kriko tiras la
kablojn, la du hemisferaj aparatoj instalitaj en la bazo turnas
la ponton kaj post 68 minutoj ghi sukcese kunighis kun la alirpontoj.
Nun
estas nur 6 tiaj pontoj en la mondo. La pezo de la nomita ponto
en Pekino okupas la unuan lokon en la mondo.
|