Unua-pagho >> Aktualajhoj


10 grandaj scienc-teknikaj programoj por la Olimpikoj lanchitaj

    Lastatempe la Scienc-teknika Komisiono por la Pekinaj Olimpikoj anoncis, ke estis lanchitaj 10 grandaj scienc-teknikaj programoj por la Olimpikoj kaj serioj da rilataj gravaj programoj, kio signifas, ke la scienc-teknikaj olimpikoj eniris en la periodon de grandskala praktikado.

     La 10 programoj tushas esploradon kaj praktikadon por dighita trafiko de Pekino, esploradon de elektra autobuso, senpolua energio, teknikoj por sablobaro kaj sablorego, malgranda observa satelito de alta teknologio, dighita sistemo de multlingva servo, sekuriga tekniko de manghajhoj, informa sekureco kaj softvara sistemo pri la Olimpikoj, normoj de senpolua konstruado kaj ekzameno de ekscitajhoj kaj rilataj ekipajhoj. Tiuj garantios suksesan okazigon de la Pekinaj Olimpikoj en 2008 kaj akcelos grandan progreson en gravaj kampoj.

     Nun oni jam faris plenan projekton por praktikado de scienc-teknikaj programoj de la Olimpikoj kaj lanchis 167 programerojn. La programoj plenumighos inter 2004 kaj 2008.