Lastatempe
okazis en Qiqihar de Heilongjiang-provinco, Chinio, akcidento de
tralikigho de toksa kemiajho postlasita de japana invada armeo kaj
kauzis reakcion de 37 personoj.
Foje
laboristoj de iu konstrua kompanio en Qiqihar elfosis 5 metalajn
sitelojn en konstruejo. Iu el tiuj estis rompita, kaj olea fluido
iris en teron, kiu poste estis transportita al aliaj lokoj kaj kauzis
poluadon. Lau opinio de fakuloj la fluido estas mustarda gaso kaj
apartenas al kemiaj armiloj postlasitaj de japana invada armeo en
Chinio. La 37 suferantoj antau enhospitaligho havis simptomojn de
hautputro, vertigho, nauzo au doloro de okuloj, nun nur 5 jam eldangherighis.
Post la akcidento la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Chinio serioze
traktis kun la ambasadorejo de Japanio al Chinio kaj la japana registaro
esprimis, ke Japanio volas sincere kunlabori kun Chinio por solvi
la problemon.
|