Unua-pagho >> Aktualajhoj


Profunda reformado okazos en nordorienta Chinio

     Lastatempe Wen Jiabao, china chefministro, vizitis Heilongjiang- kaj Jilin-provincojn en nordorienta Chinio. Li prezidis kunsidon por modernigi la malnovan industrian bazon en nordorienta Chinio. Li diris, ke la china registaro alprenos en la venontaj jaroj seriojn da politikoj por rapidigi la industrian disvolvighon de nordorienta Chinio.

    Oni nomas nordorientan Chinion industria lulilo de la China Popola Respubliko, kie estis aranghitaj grandaj industriaj programoj pri shtalo, energio, kemio, peza mashino, produktado de shipoj kaj aviadiloj kaj milita industrio, kiuj metis bazon por industriigo de la China Popola Respubliko. Reguligo, reformado kaj prosperigo de la malnova industria bazo en nordorienta Chinio favoros kompletan malaperigon de planiza ekonomio kaj pli profundan reformadon kaj malfermon de diversaj regionoj de Chinio kaj plenumos transiron al merkata ekonomio.