Je 16:30 de la 19-a de augusto lau la bagdada tempo la hotelo Kanalo
en Bagdado, kie estas la oficejo de UN en Irako, trafighis de granda
eksplodo. Ghis nun jam mortis 20 personoj inkl. De Mello, specialan
senditon de UN pri la iraka problemo, kaj vundighis pli ol 100 personoj.
Kong
Quan, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Chinio,
diris, ke la granda eksplodo al la oficejo de UN en Irako surprizis
la chinan registaron, kiu serioze kondamnas tiun okazajhon kaj esprimas
funebron pro la mortintoj kaj konsolon al la vunditoj. Chinio chiam
subtenas klopodon de UN por rekonstrui Irakon kaj alvokas, ke rilataj
instancoj alprenu rimedojn por garantii vivsekurecon de la oficistoj
de UN en Irako.
|