Je
la 20-a de augusto inaugurighis en St. Peterburgo de Rusio la Foto-ekspozicio
pri Mondaj Heredajhoj de Chinio, tiel malfermighis la Semajno de
Chinio celanta kulturan intershanghon de la du landoj.
En
la inauguro la direktoro de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro
de Chinio kaj la aganta urbestro de St. Peterburgo respektive vochlegis
salutleterojn de Hu Jintao, prezidanto de Chinio, kaj Putin, tiu
de Rusio.
Hu
Jintao diris en sia letero, ke Chinio kaj Rusio havas tradician
amikecon kaj ankau ilia kultura intershangho estis ofta en la historio.
En la longa historio la du popoloj kreis kolorrichajn kulturojn
de la du landoj kaj faris kontribuon por la homa civilizacio. Li
esperis, ke la kultura intershangho inter la du landoj reviglighos
kiel ondoj de la riveroj Yangzi kaj Volgo.
Putin
diris en sia letero, ke la longa historio kaj kolorricha kulturo
de Chinio estas admirataj de rusoj. Estas grave disvolvi la amikecon
kaj plifortigi la kunlaboron inter la du landoj. Kultur-intershangho
intimigas la rilatojn de homoj kaj pli multe konigas la historion
kaj modernon de la du landoj. La Semajno de Chinio estas kolorricha,
kio estas utila por plifortigi la reciprokan konfidon de la du popoloj
kaj solidigi la bazon de kunlaboro de la du landoj.
Chinio
sendis al la Semajno de Chinio delegacion el pli ol 300 membroj
el la kultura kampo. La Semajno de Chinio enhavas krom la ekspozicio
ankau la Chinan Naciecan Koncerton de la Centra Nacieca Ensemblo
de Chinio, prezentadon de la Guangdong-a Akrobatika Trupo kaj montradon
de vestoj de diversaj nacioj de chinaj antikvaj dinastioj. La Semajno
de Chinio finighos je la 28-a de augusto.
|