Unua-pagho >> Aktualajhoj


Intertraktado de 6 landoj en Pekino

    Je la 27-a de augusto komencighis en Pekino la intertraktado de 6 landoj. La estroj de la 6 delegacioj estas Wang Yi, vicministro de eksteraj aferoj de Chinio, Kim Yong-il, vicministro de la Korea Popol-demokratia Respubliko, James Kelly, asista shtata sekretario de Usono, Alexander Losiukov, vicministro de eksteraj aferoj de Rusio, Lee Soo-hyuck, vicministro de eksteraj kaj komercaj aferoj de la Korea Respubliko, kaj Mitoji Yabunaka, estro de la Buroo pri Aziaj kaj Oceaniaj Aferoj de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Japanio.

     La intertraktado dauros 3 tagojn. Fakte jam en la urbo okazis intertraktado de Chinio, la Korea Popol-demokratia Respubliko kaj Usono en aprilo chi-jare. Kaj oni rigardas la intertraktadon kiel "bonan komencon" por solvi la korean nuklean problemon. Wang Yi diris ke la chi-foja intertraktado inter 6 landoj estas grava pasho por pace solvi la nuklean problemon. Por realigho de la plano de la intertraktado de la 6 landoj, la Korea Popol-demokratia Respubliko faris gravan decidon, ankau Usono kaj aliaj rilataj flankoj faris gravan proponon. Chinio esperas, ke chiuj flankoj de la intertraktado serchos komunan punkton el la starpunkto konservi pacon de la Korea Duoninsulo kaj surbaze de reciproka respekto kaj egaleca interkonsiligho kaj ke la intertraktado facile iros kaj havos rezulton por pace solvi la problemon. Kaj Chinio faros chion eblan por antauenpushi la intertraktadon.

     Ekde oktobro de 2002, la nuklea problemo denove elstarighis kaj la situacio de la Korea Duoninsulo seriozighis, kio vekis vastan internacian atenton.