Unua-pagho >> Aktualajhoj


Sukcesis provnavigado tra la shipkluzo de la akvokonservejo de la Tri Gorghoj

    La 16-an de junio post sukceso de akvokonservo oni malfermis shipkluzon de la akvokonservejo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero por provnavigado. Tio montras periodan sukceson de konstruado de la Tri Gorghoj.

     La shipkluzo de la Tri Gorghoj estas la plej granda kaj malfacile konstruata en la mondo, char ghi estas konstruita che danghera monto kaj ghia konstruado postulis komplikan teknologion. Ghi havas 5 nivelojn, kiuj malstrechas influon de faldiferenco de akvo kaj dekmil-tonela shiparo povas traveturi launivele.

    Ghis la 16-a de junio de 2004 oni devos reghustigadi kaj ekzamenadi la shipkluzon por garantii malfermon de oficiala navigado.