Unua-pagho >> Aktualajhoj


Inaugurighis la 4-a sesio de la plenuma konsilantaro de AAPP

    Lastatempe inaugurighis en Manilo, chefurbo de Filipinoj, la 4-a sesio de la plenuma konsilantaro de la Asocio de Aziaj Parlamentoj por Paco (AAPP). La sesio estas prezidata de Wu Bangguo, alterna prezidanto de la 4-a sesio de AAPP kaj prezidanto de la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio.

    La temo de la sesio estas "Centjara paco de Azio". La partoprenantoj de la sesio estis dividitaj en 4 grupojn por diskuti respektive pri politiko, ekonomio, paco kaj sekureco, virinoj kaj gejunuloj. Fine de la sesio ili aprobos "Manilan Deklaracion".

    AAPP estas la plej granda regiona parlamenta organizo de Azio kaj starighis en septembro de 1999 en Dako, chefurbo de Bangladesho. Lau sia statuto AAPP respektas kaj subtenas la principojn de la Charto de la Unuighintaj Nacioj, progresigas amikajn rilatojn inter suverenaj landoj kaj inter parlamentoj de suverenaj landoj de Azio kaj akcelas la pacon kaj stabilecon de Azio kaj la mondo.