Lastatempe la delegitejo de la Monda San-Organizo en Chinio demandis
la Ministerion de Sano de Chinio pri onidiro pri reapero de SARS-suspektato
en Pekino. Post enketo la Pekina Sanprotekta Administracio neis
la onidiron kaj montris ke la onidiro estas senbaza.
Respondeculo
de la china ministerio diris, ke la lokaj sanprotektaj departementoj
ankorau praktikas la sistemon de raporto al la ministerio pri nula
SARS. Kaj la ministerio jam ellaboris projektojn por preventi kaj
kuraci SARS en la tutlanda sanprotekta sistemo de 2003-2004 kaj
por kontroli la epidemion. Chinaj medicinistoj chiutage kolektas
rilatajn informojn. Se reaperos SARS-epidemio, la ministerio kaj
rilataj lokaj departementoj tuj informos pri tio lau leghoj por
preventi kaj kuraci infektan malsanon kaj urghaj reguloj pri subita
okazajho.
|