La
4-an de septembro en la gazetara konferenco, organizita de la Informa
Oficejo sub la Shtata Konsilantaro de Chinio kaj la China Sismologia
Buroo, Li Qianghua, respondeculo de la buroo, diris, ke jam en la
komenco de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento la buroo turnis
grandan atenton al ellaboro kaj efektivigo de la rimedoj kontrau
tertremoj en la tuta lando.
Li
Qianghua diris, ke la buroo sin okupas pri esplorado pri prognozo
de tertremoj kaj dedichas grandan atenton al prevento de la tertremaj
katastrofoj. La chinaj sismologoj raportas la lokojn, minacatajn
de latentaj tertremoj, en la regionoj, ofte atakataj de tertremoj,
al la registaroj, kiuj do aranghas la kontrautertreman preparadon,
dume la chinaj sismologoj atente observas la situacion de tiuj lokoj
kaj, trovinte eksterordinarajn fenomenojn rilate tertremon, tuj
raportos tion al la centra registaro.
Li
diris ankau, ke nun Chinio havas planon por urghe trakti tertremojn,
kiu koncernas komandan administrantaron, telekomunikan garantion,
organizadon de urghsavaj personoj kaj preparon de kontrautertremaj
materialoj kaj tagordon post la tertremoj. Dank' al tiu plano post
okazo de la tertremoj la lokaj registaroj kaj iliaj koncernaj departementoj
povas fari senprokrastan kaj efikan savadon kaj redukti la nombron
de la vunditoj kaj viktimoj.
|