Lastatempe
komencighis en Xiamen de Fujian-provinco la 7-a China Investkomerca
Intertraktado.
La
intertraktado enhavas internacian investan forumon, kies temo estas
"Plibonigu investan medion kaj kreu avantaghon por konkurenco".
Paroladojn donos en la forumo Tung Chee Hwa, chefo de la Hongkong-a
Speciala Administra Regiono, Edmund Ho Hau-wah, chefo de la Makaa
Speciala Administra Regiono, respondeculo de la Barbada Industria
kaj Internaci-komerca Ministerio, reprezentanto de la Tutlanda Komisiono
por Komerco inter Usono kaj Chinio kaj estro de la Brita Internaci-komerca
Buroo.
La
intertraktado estas ununura internacia agado de Chinio por akceli
reciprokan investon inter Chinio kaj aliaj landoj. Ghi alprenis
diversajn manierojn, ekz. kombino de investo kaj komerco, de ekspozicio
kaj program-konsiligho, de program-prezentado kaj politika konsultigho,
de komerca agado kaj akademia diskuto. Al la intertraktado oni invitis
chefe registarajn kaj duonregistarajn invest-akcelajn organizojn
kaj diversajn entreprenojn el diversaj landoj por serchi investan
kunlaboron.
En
la 11-a de septembro finighos la intertraktado.
|