Antau
kelkaj tagoj la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Chinio faris seriozan
traktadon kun la japana registaro pri tio, ke la venena gaso postlasita
de Japanio en la china urbo Qiqihar mortigis chinan civitanon, kaj
kategorie postulis, ke la japana registaro kiel eble plej baldau
forigu la kemiajn armilojn postlasitajn de ghi en Chinio kaj faru
necesan respondon al la damaghitoj kaj la china popolo.
La
4-an de augusto la venena gaso postlasita de Japanio en Qiqihar,
nordorienta Chinio, damaghis multajn homojn, el kiuj 43 enhospitalighis,
kaj Li Guizhen serioze toksita de mustarda gaso mortis la 21-an
de la sama monato malgrau chiamaniera savado. La sekvantan tagon
vicministro de eksteraj aferoj de Chinio Wang Yi tuj intervidighis
kun la japana ambasadoro kaj faris seriozan interparolon kun li.
Wang
Yi diris, ke la kemiaj armiloj postlasitaj de Japanio en Chinio
forrabis la vivon de multaj chinoj, kaj ech nun, 58 jarojn post
la finigho de la japana agresa milito kontrau Chinio, tiu venenajho
daure minacas la vivon kaj sekurecon de la china popolo. Tio vekis
fortan indignon de la china popolo.
Li
emfazis, ke la sento kaj digno de la vivo de la china popolo devas
esti protektataj kaj la china registaro neniel permesas reaperon
de la tragedio, ke la kemiaj armiloj postlasitaj de Japanio daure
forrabos la vivon de la china popolo. Chinio postulas, ke la japana
registaro fidele plenumu la difinojn en la Pakto pri Malpermeso
de Kemiaj Armiloj kaj koncernajn interkonsentojn faritajn de Chinio
kaj Japanio kaj devoscie forigu tiujn venenajhojn. Pri la serioza
damagho al la homoj kaj loko Chinio forte postulas, ke Japanio faru
realajn pashojn por plenumi sian devon kaj faru necesan respondon
al la damaghitoj kaj la china popolo.
|