En
la 12-15-a de septembro okazis la 6-a China Pekina Internacia Altteknologia
Ekspozicio kun la temo "Altteknologia kreo, Olimpika ekonomio
kaj socia disvolvigho".
La
chi-foja ekspozicio havis pli ol cent programojn inkl. eksponadon,
altgradan forumon kaj intertraktadon por ekonomio kaj komerco. La
altgrada forumo estis la plej okulfrapa kaj altiris pli ol 400 sciencistojn,
entreprenistojn, financistojn, akademiajn esploristojn kaj registarajn
altrangulojn de diversaj landoj kaj regionoj. Ili diskutis pri 6
punktoj, t.e. "Defio kaj shanco de chinaj entreprenoj en la
periodo de strategia progreso", "Manieroj por solvi financan
malfacilon de chinaj altteknologiaj entreprenoj", "Kiel
chinaj altteknologiaj entreprenoj venku malfacilon dum sia disvolvigho",
"Harmonia disvolvigho de ekonomio kaj socio", "Vojo
de rilataj industrioj de altteknologiaj entreprenoj por disvolvigho"
kaj "Ekonomia kunlaboro inter Pekino kaj Taiwan", kaj
prezentis siajn proponojn por progresigi la ekonomion kaj altteknologion
de Pekino.
La
1-a ekspozicio okazis en 1998 kaj havis profundan influon en la
internacia socio. La pasintajn ekspoziciojn partoprenis 233 registaraj,
scienc-teknikaj kaj komercaj delegacioj el pli ol cent landoj kaj
regionoj.
|