Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio subtenas la pozitivan rolon de IAEA

    En la 15-a de septembro okazis en Vieno la 47-a sesio de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) de UN. En la sesio delegitoj de Chinio kaj aliaj 10 landoj faris paroladon pri racia aplikado de atom-energio kaj pritraktis la starpunkton oponi kontrau disvastigo de nukleaj armiloj. Zhang Huazhu, estro de la china delegacio kaj prezidanto de la China Atom-Energia Agentejo, diris, ke IAEA multe kaj efike laboris por akceli pacan kaj racian utiligon de atom-energio kaj preventon de disvastigo de nukleo. Chinio daure subtenas la pozitivan rolon de IAEA.

    Zhang Huazhu diris, ke Chinio faras internacian kunlaboron en paca kaj racia utiligo de nukleo kaj samtempe forte oponas kontrau disvastigo de nukleaj armiloj. En marto 2002 el la landoj havantaj nukleajn armilojn Chinio la unua ratifikis protokolon aldonitan al interkonsento pri garantio de inspekto.

    La 5-taga sesio enhavas ankau sciencan forumon kaj kunvenon pri nukle-teknika aplikado. Ankau delegitoj de neregistaraj organizoj partoprenis la sesion.